Thursday, July 12, 2012

POŜTMARKO PRI LA 125-JARIĜO DE ESPERANTO


Por omaĝi la 125-an datrevenon de la apero de la Unua Libro de Esperanto kaj por reklami la lingvon, UEA mendis ĉe la nederlanda kompanio PostNL poŝtmarkon kun la jubilea emblemo desegnita de la brita esperantisto Peter Oliver. Ĝi validas por afranki unuaklasa leteron ĝis 20gr. enlande en Nederlando.

En marto la simbolo aperis sur poŝtmarko mendita de Esperanto-Asocio de Finnlando. La nova nederlanda marko estis eldonita sojle de la Malferma Tago de la Centra Oficejo (28 aprilo), sed ĝi estas jam aĉetebla ĉe la Libroservo de UEA, en blokoj de 10 markoj. Unu bloko kostas EUR 6,00 (plus afranko; kvanta rabato ne estas aplikebla).

La poŝtmarko pri la 125-jariĝo de Esperanto estas la kvina laŭ mendo de UEA. La antaŭaj markoj ricevis multe da publikeco en nederlandaj filatelaj revuoj, kaj la nova marko certe spertos la samon. La temoj de la unuaj du markoj, aperintaj en 2008, estis la 93-a UK en Roterdamo kaj la 100-a datreveno de la fondo de UEA. Ili ambaŭ estas elĉerpitaj, sed ankoraŭ haveblas la poŝtmarkoj pri la 150-a datreveno de L.L. Zamenhof  kaj la 100-a datreveno de Ivo Lapenna , eldonitaj en 2009. Ankaŭ ili estas vendataj en blokoj de 10 markoj (EUR 5,50 por bloko).

No comments:

Post a Comment