Tuesday, September 27, 2011

Simpla klarigo pri la uzo de "kio" kaj "kiu"

(Dankon Erinja el lernu.net!)

"Kio" estas ĝenerala. Oni uzas "kio" por paroli pri agoj, ĝeneralaj situacioj, aferoj pri kiuj oni nescias.

Oni uzas "kiu" por paroli pri specifaj aferoj. Specifaj agoj, specifaj personoj, individuaĵoj. "Kiu"povas havi pluralan formon. "Kio" ne povas. Se vi iam ajn sentas ke vi volas diri *kioj, tio signifas ke"kiuj" estas la ĝusta formo! Se vi iam volas uzi "kio" kun alia substantivo, ekz. *kio hundo, jen, vijam parolas specife, ĉar vi aldonas substantivon. Tio signifas ke vi devas uzi "kiu" (kiu hundo)

Same pri ĉiuj korelativoj; kiu/kio, tiu/tio, ĉiu/ĉio.

kio = what
kiu = which, which one

tio = that
tiu = that one

ĉio = everything
ĉiu = each, every one
ĉiuj = everyone

nenio = nothing
neniu = no one, no [] [No dogs are allowed = Neniuj hundoj estas permesitaj]

Iusence, la ĉi- kaj neni-formoj estas utilaj por kompreno pri kiel la afero funkcias, ĉar en la angla niforte distingas inter "ĉiu" (each, every, everyone) kaj ĉio (everything), inter neniu (no, no one) kajnenio (nothing)

Do, oni povas diri ke estas malfacile elekti inter *kio hundo (lit. what dog) kaj "kiu hundo". Sed tiujmalfacilaĵoj malaperas kun ĉiu/ĉio, ĉar "every dog" (ĉiu hundo) estas evidente ĝusta kaj "everythingdog" (ĉio hundo) estas evidente malĝusta. Same pri "no dog" (neniu hundo) kaj "nothing dog" (nenio hundo).

Mi ne scias pri la specifaj cirkonstancoj kiuj estas malfacilaj por vi. Sed jen kelkaj reguloj kiuj eblehelpos vin iomete:

- kiam vi uzas la vorton kaj poste substantivon, vi devas uzi u-formon (kiu afero, tiu afero)
- kiam vi uzas la vorton SEN substantivo, tute sola, uzu "tio" kiam vi dirus simple "that", kaj uzu"tiu" kiam vi dirus "that one" aŭ "that individual. Uzu "kio" kiam vi dirus simple "what", uzu "kiu"kiam vi dirus "which one", "which", aŭ "who".

Kion vi faras? = What are you doing?
Kiun vi faras? = Which one are you doing?

Mi faras tion. = I am doing that.
Mi faras tiun. = I am doing that one.

Mi ne scias kion vi aŭdis. = I don't know what you heard.
Mi ne scias kiun vi aŭdis. = I don't know who you heard. AŬ I don't know which one you heard. [supozeble, en la dua cirkonstanco, estas pluraj jam-konataj ebloj, kaj oni parolas pri KIU el tiujebloj estas vera]

Mi aŭdis tion. = I heard that.
Mi aŭdis tiun. = I heard that one. [povus esti, ke oni aŭdis tiun *personon*, t.e. oni aŭdispersonon kiu parolis, aŭ povus esti ke oni aŭdis specifan informon, t.e. oni aŭdis tiun *informon*]

No comments:

Post a Comment