Saturday, December 24, 2011

Feliĉan Kristnaskon el SfERo!

Deziranta, al ĉiuj de niaj geamikoj, amon kaj feliĉon ĉikristnaske, kaj ĉion bonan en la jaro venonta.



Thursday, December 22, 2011

La cikado kaj la formiko (version 2.0)

La cikado: Kara formiko, mia preferata najbaro! Kiel vi fartas?

La formiko: Mi fartas bone, cikado…Kion vi volas?

La cikado: Kion mi volas? Kial mi volu ion? Cxu amiko ne povas viziti alian amikon?

La formiko: Bone, saluton! Sed nun mi devas foriri…Mi estas tre okupita!

La cikado: Jam?! Mi gxus alvenis!

La formiko: Jes…bone, bone…pardonu min, mi estas lacega, mi laboras tro multe. Kiel vi fartas?

La cikado: Sufiĉe bone, dankon amiko, sed mi iomete timas pri la vintro…

La formiko: Pri la vintro? Kial?

La cikado: Ĉu vi ne auxdis? La vintro estos terura! La meteologistoj prognozas la plej teruran vintron el lastaj kvindek jaroj! Eĉ la tero glaciigxos gxis du metroj profunde, aux exc pli!

La formiko: Du metroj, du metroj?!? Ĉu vi sxercas?! Se glaciigxos tiom profunde, miaj provizoj tute estos detruitaj!

La cikado: Jes, precize! Tio estas la kialo pro kio mi alvenis ĉi tien, mi volas averti vin!

La formiko: Diable, diable, du metroj! Kion mi faru?!

La cikado: Jes, kompatinda formiko! Vi laboradas kaj laboradas kaj nur frosteto povas detrui ĉion…kompatinda formiko…

La formiko: Helpu min, helpu min, cikado, mi petas!

La cikado: Formiko, kara amiko, ne ne scias kion mi povas fari… Mi nur estas kantisto…Miaj kantoj eble povas varmigi la koron de la auxskultantoj sed certe ne la veteron! (rikano)

La formiko: Amiko, ne sxercu!!! Bonvolu helpi min, alie mi mortigxis pro frosto kaj pro malsato!

La cikado: Vere, ni ne scias kiel helpi vin, krom se….

La formiko: Krom se kio!? Diru al mi, krom se kio?!?

La cikado: Bone, mi havas amikon kiu havas tre varman domon, apud ….

La formiko: Kaj li povus helpi min?!

La cikado: Mi estas lia sola amiko, li parolas kun neniu alia. Li ne parolos kun vi…Li estas ia hermito.

La formiko: Vi povus peri! Ĉu ne?

La cikado: Bone, eble jes, mi ne scias. Estas granda respondeco kaj multa klopodo!

La formiko: Mi donos al vi mian tutan rezervon da grajno kaj vi nur petas al li protekti gxin dum la vetero en lia varma domo! Kaj vi povas mangxi tiom da grajnoj kiom vi volas, kiel vian “honorarion”!

La cikado: Tiom da granjoj kiom mi volas, ĉu vere?

La formiko: Honoron de formiko! Jes!

La cikado: Bone, bone, mi konsentas…sed nur por helpi vin!

La formiko: Dankon, dankon, koran dankom, mia amiko, vi savas min!

La cikado: Nedankinde, formiko. Por celebri, cxu vi volas iri danci kun mi?

La formiko: Jes, cikado, kion ajn vi volas! Nun ni dancu!

Wednesday, December 21, 2011

Intervjuo kun krimulino

Intervjuisto (Dacxjo): Saluton Nikita.  Mi dankas vin por paroli kun mi. Mi scias ke via tempo raras...ecx cxi tie en prizono.

Krimulino (Nikita): Bone, Bone, kion vi volas? Mi estas cxi tie nur pro tio ke la prizonestro devigis min.

Dacxjo: Kial estas vi cxi tie?

Nikita: Mi faris nenion, cxi tie cxiuj senkulpas! CXu ne? (rikano)

Dacxjo: CXu pravas ke vi mortigis tridek virojn?

Nikita: Mi ne scias, mi ne nombris ilin. Demandu al sbiroj, ili eble scias.

Dacxjo: Kial vi mortigis tiom da homoj?

Nikita: CXu vi havas pli interesajn demandojn? Via intervjuo tedas min. CXiu jxurlanisto havas la samajn demandojn…Diable, cxu vi povas esti iomete pli kreema?

Dacxjo: Pardonu min…Pri kio vi volas paroli?

Nikita: Mi ne scias…Estu originala… Demandu pri amo!

Dacxjo: Amo?

Nikita: Jes, amo, kial ne? Krimulino kiel mi ne povas ami iun?

Dacxjo: Mi supozas ke jes…Cxu vi iam enamigxis?

Nikita: Jes, mi enamigxis al iu krimulo, iu kolego se vi volas…(rikano).

Dacxjo: Kiel vi renkontigxis?

Nikita: Ni estis tre junaj, estis nia unua kontrakto…Ni lernis la "arton" kune…Li nomigxis Karlo, li devenas el Luksemburgio…Mi kredas ke li estis la sola luksemburga murdisto! (rikano) Unue mi enamigxis al lia malvarmsango…Li estis mirinda. Kia kontrolo, kia akurateco! Sed iom post iom, mi malkovris aliajn ecojn, kaj ankaux li, kaj ses monatojn poste, ni geedzigxis.

Dacxjo: Mi neniam auxdis pri tio…estas nekredeble, bonvolu dauxrigi!

Nikita: Ni estis tre felicxaj sed unu tagon…dum dangxera kontrakto, la sbiroj pafmortigis lin. Mi estas profesiisto kaj mi devas konfesi ke estis bona pafo…sed la amo de mia vivo estis morta.

Dacxjo: Mi kompatas vin, Nikita.

Nikita: Dankon Dacxjo, dankon pro auxskulti min.

Dacxjo: Kiel vi faris por superforti la tristecon?

Nikita: Mortigi, mortigi, mortigi - miaj tri "M"j…(rikano)

Dacxjo: Mortigi kiel resanigilo kontraux la soleco kaj la tristeco?!

Nikita: Ne estas pli bone! (freneza rikano)

Dacxjo: Kia frenezo! Tiu intervjuo estas finita! Adiaux Nikita!

Nikita: Revenu kiam vi volas, mi rakontos al vi pri mia resanigilo kontraux la trodikigxo!!! (alia lauxta rikano)

Feliĉan Zamenhofan Tagon!

The Sudflorida Esperanto Rondo (SfERo) met this Sunday December 18 at Oscar Otero's house in Miami Beach to celebrate Zamenhof Day 2011.  We enjoyed some wonderful conversations in Esperanto, a most interesting presentation on the life of Dr. Zamenhof by our host, great good, and champagne.  If you would like to be notified of future SfERo events, please join our group on http://www.meetup.com/niasfero.

New Esperanto Short Film

Monday, December 19, 2011

Consider a donation to Esperantic Studies Foundation

Kara subtenanto,

La lasta jaro estis eventoplena, ne nur por ESF! Plej diversaj evoluoj tra la mondo signalis, ke nova generacio de homoj ne pretas resti en la senelirejoj konstruitaj en la lastaj jardekoj. Tiu generacio ankoraŭ ne plene difinis siajn celojn nek siajn rimedojn. Ni povas jam memfide diri, tamen, ke lingvo neŭtrale homa perfekte enkadriĝas en tiuj streboj al pli justa kaj harmonia tutmonda socio.

Kiel vi scias, ESF laboras, per siaj modestaj rimedoj, por pliklarigi kaj pliproksimigi tiun vizion de diverseco, justeco, kaj interkompreniĝo. Tre malmultaj asocioj kaj fondaĵoj aktivas tutmonde pri lingvaj temoj. Verdire ankaŭ ni estas surprizitaj, kiom da intereso kaj subteno rikoltis niaj diversaj iniciatoj en la lastaj jaroj. Ĉi-jare Lernu.net trapasis la sojlon de 100.000 registritaj uzantoj; Edukado.net – nun festanta sian dekjariĝon – reatingis la nivelon de du mil kunlaborantoj; kaj la dokumenta filmo The Universal Language, realigita, interalie, per subvencio (kaj konsiloj) de ESF, ekturneis en kinofestivaloj tra la mondo. Ni estas fieraj, ke per tiaj projektoj – elektitaj el multaj – ni sukcesas pozitive influi la publikan bildon pri Esperanto, kaj ĝian lernadon kaj uzadon, ne nur en Norda Ameriko, sed ankaŭ en dekoj kaj dekoj da landoj tutmonde.

Sed ni ne estas kontentaj. Ni vidas en lernu! kaj la aliaj retaj projektoj la embrion de novspeca esperantlingva komunumo, pli oportuna kaj multflanka ol la ĝisnunaj retejoj. Tra la unuaj naŭ monatoj de 2011, ni kunlaboris kun la aktivuloj de E@I por ellabori planon por tia komunumo. Nun komenciĝis la preparoj. Restas ankoraŭ plena jaro de ŝvita teama laboro, sed ni fidas ke tio malfermos novajn perspektivojn por la laboro de ESF tutmonde, kaj por la progresigo de la Esperantista idearo.

Restu kun ni! Via subteno estas ege grava por nia laboro. Se vi povas, konsideru la eblecon fari monatan kontribuon al la kaso de ESF (http://esperantic.org/eo/donacoj/rete). Aŭ faru unufoja(j)n kontribuo(j)n al la kampanjo de E@I, "100.000 eŭroj por ESF" (http://kampanjo.ikso.net/). Diskonigu nian laboron inter viaj amikoj. Aliĝu al la retaj projektoj kaj utiligu ilin por viaj celoj. Ju pli ni agas kune, des pli nia agado pezos en la evoluo de la monda socio.

Ni deziras al vi ĉiuj pacan, feliĉan, esperplenan jaron 2012!

Bondezire,

Mark Fettes,
vic-prezidanto,
ESF


***

Eventful year for ESF

Dear Supporter,

The last year was an eventful one, not only for Esperantic Studies Foundation! Many and varied developments around the world demonstrated that a new generation is not willing to remain stuck in the dead ends of recent decades. This generation has not yet fully defined its goals or strategies. We can state with confidence, nevertheless, that a neutral common language is perfectly adapted to these efforts to establish a more just and harmonious global society.

As you know, ESF is deploying its modest resources to help clarify this vision of diversity, justice and mutual understanding and to bring it closer to reality. Very few associations and foundations are active on language issues at a global level. To tell the truth, even we have been surprised at the level of interest and support our various initiatives have attracted in recent years. This year, Lernu.net surpassed the threshold of 100,000 registered users; Edukado.net – now celebrating its 10th anniversary – reattained the level of 2000 active collaborators; and the documentary film The Universal Language, which ESF supported with a significant grant (and advice), has begun touring film festivals worldwide. We are proud that through these projects – to name just a few – we are succeeding in positively influencing the public image of Esperanto, along with its learning and use not only in North America, but in dozens and dozens of countries around the world.

But we are not satisfied. We view lernu! and the other internet projects as constituting the embryo of a new type of Esperanto speaking community, one that could offer many more possibilities and forms of interaction than any existing model. In the first nine months of 2011, we worked closely with the activists of E@I to plan what such a community might look like. Now the preparations have started. Even with another whole year of hard teamwork ahead of us, we strongly believe that this project will open up new perspectives for ESF’s work around the world, and for promotion of the ideas and values associated with Esperanto.


Stay the course with us! Your support is very important for our work. If you can, please consider the possibility of making a monthly contribution to ESF (http://esperantic.org/en/donations/online). Or you could make a one time contribution to the campaign “100,000 euros for ESF” (http://kampanjo.ikso.net/). Spread the word about our work among your friends. Join our online projects and use them for your own purposes. The more we work together, the more weight our actions will carry in the development of a global society.

We wish all of you a new year that is peaceful, happy, and full of hope!

Bondezire,

Mark Fettes
vice-president,
ESF

Thursday, December 15, 2011

Universal Language Lecture


More lectures in this series are currently being produced and edited by Delarna University.  As they become available, we will publish them in this blog.