Monday, November 28, 2011

Mia imaga intervjuo kun D-ro Molly

D-ro Wilhelm Molly (1838-1919)
Dacxjo (intervjuisto): Bonan tagon, D-ro Molly, kiel vi fartas?

D-ro Molly (malnova esperantisto el Belgio): Suficxe bone, Dacxjo, kaj vi?

Dacxjo: Ankaux bone, dankon pro akcepti renkonti min por tiu intervjuo.

D-ro Molly: Nedankinde. Mi cxiam felicxas paroli pri Esperanto.

Dacxjo: Cxu vi naskigxis cxi tie en Moresneto?

D-ro Molly: Ne, mi naskigis en Wetzlar, Helsando. Mi alvenis cxi tien por praktiki kiel kuracisto. Poste mi farigxis cxefkuracisto de la zinka minejo kaj ankaux vicurbestro.

Dacxjo: Cxu vere? Mi ne scias tion. Kia belega kariero!

D-ro Molly: Dankon, Dacxjo, mi vere ne povas plendi.

Dacxjo: Kial vi eklernis Esperaton?

D-ro Molly: Mi havis framasonan amikon, Gustave Roy, kiu estis franca esperantisto. Li ankaux kolektadis posxtmarkojn kiel mi. Li cxiam pensis ke Esperanto estus la plej konvena lingvo por Moresneto, nia urbeto kunpremita inter tri landoj kaj tri lingvoj. Ni multe diskutis pri tio kaj, iom post iom, mi lernis Esperanton, mi praktikis kun Gustave kaj mi farigxis reala verda koro!

Dacxjo: Cxu estas vere ke ambaux vi kreis sendependan Esperantistan sxtaton en Moresneto?

D-ro Molly: Jes! Sed vere estis la ideo de Gustave kaj mi amegis tiun ideon. Ankaux mi kredis ke Esperanton estis perfekta por nia cirkonstancaro. Ni organizis multajn mitingojn kun la logxaro pri tio kaj gxi komencis veran Esperantoentuziasmon en la tuta urbeto. Ni ecx eldonis brosxuron titolitan "Projekto de sendependa Esperantista sxtato realigebla en ses monatoj". Kaj ni havis nomon pri nia nova sxtato: "Amikejo"! Kia ideo, cxu ne?

Dacxjo: Cxu vi vere kredis ke gxi estis ebla?

D-ro Molly: Ni sciis ke gxi estos malfacila. Unufoje Gustave ecx diris "Mi scias ke ne kredos ecx unu el mil ke eblos la efektivigxo de cxi tiu projekto. Sed antau nur dek jaroj ecx ne unu el miliono kredus la efektivigxon de sendrata telegrafio".

Dacxjo: Mi admiras vian motivigxon. Kion vi faris tiam?

D-ro Molly: Ni proklamis la Esperantosxtaton Amikejo!

Daxjo: Kio? Vi vere faris gxin?

D-ro Molly: Jes, kaj kia festo! Preskaux 100 eksterlandaj esperantistoj alvenis por levi la etoson ankoraux pli.

Dacxjo: Kion signifas tio?

D-ro Molly: Gustave kaj mi viziis efektivan liberigon el Belgio kaj Germanio. Sed tamen mi devas konfesi ke aliaj komprenis la aferon plejparte simbole...

Dacxjo: D-ro Molly, kiel vi sentas vin? Vi aspektas tre pala.

D-ro Molly: Ne zorgu, Dacxjo. Mi estas nur lacega. Mia memoro forlasas min. Mi proponas prokrasti la ceteron de la intervjuo gxis morgaux.

Dacxjo: Kompreneble! Koran dankon pro via tempo, D-ro Molly.



Thursday, November 24, 2011

Elektronikaj Libroj

En la elŝutejo de “Sezonoj” hodiaŭ aperis nova senpaga elektronika libro (e-libro) – la eseo “Fjodor Dostojevskij en Esperanto” de Aleksander Korĵenkov. 



Kiel prelego ĝi estis unuafoje prezentita la 15an de julio 2002 en la lanĉo de la novelaro “Blankaj noktoj” de Dostojevskij kadre de la 1a Balta Esperanto-Forumo en Kaliningrado. Poste ĝi estis legita en Poznano
(Pollando), Glasgovo (Skotlando), Kaŭno kaj Birštonas Litovio), kaj en Sabadell (Katalunio). Ĝi aperis, iom reduktite, en “La Brita Esperantisto” (aŭtuno 2003, №955). En 2005 la prelegoteksto estis eldonita kiel la dua kajero en la kleriga serio “Sed ne el katedro.” Ĉe pretigo de la nuna elektronika eldono la aŭtoro iom ampleksigis la komencan (biografian) parton.

Same kiel ĉiuj eroj de la serio “Sed ne el katedro”, ĉi tiu eseo estas kleriga, ne scienca. Ĝi nur celas rakonti al la ĝenerala esperantista legantaro (ne al literaturologoj kaj kritikistoj) pri la ĉefaj vivoŝtupoj de Fjodor Dostojevskij kaj prezenti ĉefajn specifaĵojn de la stilo de Dostojevskij kaj ilian transdonon en Esperanto.

La nova e-libro enhavas ankaŭ la novelon de Dostojevskij “La kampulo Marej” kaj bibliografion de verkoj de Fjodor Dostojevskij, eldonitaj en Esperanto. Ĝi estas la dek-dua eldonaĵo en la e-libra kolekto de “Sezonoj” kaj la oka ero en la serio Virtuala Biblioteko.

Ĝi estas senpage elŝutebla en la formatoj (prezentomanieroj, dosierformoj) pdf kaj epub:
http://esperanto.org/Ondo/Libroj/Libroj.php

La e-libroj de “Sezonoj” estas nur por privata legado, ne por pludistribuo. Se niaj libroj plaĉas al vi, rekomendu ilin al aliaj kaj diskonigu la adreson: http://esperanto.org/Ondo/Libroj/Libroj.php. Vi ankaŭ povas per la pagosistemo PayPal fari donacon.

Sunday, November 20, 2011

Glimanta Kiel Or'

Robb Kvasnak and His Argument For Esperanto

Robb (aka Rocxjo) is one of the founders of our Sudflorida Esperanto Rondo (SfERo).  Please listen to his convincing argument in favor of Esperanto.

Erinaceto en nebulo

Priskribo

Dum vesperoj Erinaceto vizitadis Urseton por kune kalkuli stelojn. Ili sidiĝis sur ŝtipojn, ŝmactrinkis teon, kaj observis la stelplenan ĉielon. Ĝi pendis super la tegmento, tuj malantaŭ la fornotubo. Dekstre de la fornotubo estis la steloj de Urseto kaj maldekstre tiuj de Erinaceto.

Premio

En 2003 «Erinaceto en nebulo» estis agnoskita de 140 film-kritikistoj kaj animaciistoj el diversaj landoj kiel la plej bona animacia filmo de ĉiuj tempoj kaj popoloj de la mondo en la animacia festivalo “Laputo”, pasinta en Tokio.

Interesaj faktoj

En januaro 2009 en Kievo estis instalita monumento de Erinaceto. La korpo estas farita el ligno kaj pikiloj el ŝraŭboj. Ĝi sidas kun paketo sur alta ŝtipo.


Friday, November 11, 2011

Kursoj

Ni priparolis la eblecon de du kursoj: baza kurso por komencantoj, eble kun uzo de lernolibro, parte en la usona por klarigi kelkajn ideojn de la gramatiko kaj meznivela kurso konversacia komplete en Esperanto. Mi pretas instrui la du kursojn. Nun ni devas decidi kiam oni volas fari tion. Se ni uzas lernolibron ni devas decidi kiun lernolibron ni uzos. Por la konversacia kurso, ni devas decidi pri kio ni parolos - plej efika estas paroli pri io kio interesas la studantojn.
Roĉjo