Monday, November 28, 2011

Mia imaga intervjuo kun D-ro Molly

D-ro Wilhelm Molly (1838-1919)
Dacxjo (intervjuisto): Bonan tagon, D-ro Molly, kiel vi fartas?

D-ro Molly (malnova esperantisto el Belgio): Suficxe bone, Dacxjo, kaj vi?

Dacxjo: Ankaux bone, dankon pro akcepti renkonti min por tiu intervjuo.

D-ro Molly: Nedankinde. Mi cxiam felicxas paroli pri Esperanto.

Dacxjo: Cxu vi naskigxis cxi tie en Moresneto?

D-ro Molly: Ne, mi naskigis en Wetzlar, Helsando. Mi alvenis cxi tien por praktiki kiel kuracisto. Poste mi farigxis cxefkuracisto de la zinka minejo kaj ankaux vicurbestro.

Dacxjo: Cxu vere? Mi ne scias tion. Kia belega kariero!

D-ro Molly: Dankon, Dacxjo, mi vere ne povas plendi.

Dacxjo: Kial vi eklernis Esperaton?

D-ro Molly: Mi havis framasonan amikon, Gustave Roy, kiu estis franca esperantisto. Li ankaux kolektadis posxtmarkojn kiel mi. Li cxiam pensis ke Esperanto estus la plej konvena lingvo por Moresneto, nia urbeto kunpremita inter tri landoj kaj tri lingvoj. Ni multe diskutis pri tio kaj, iom post iom, mi lernis Esperanton, mi praktikis kun Gustave kaj mi farigxis reala verda koro!

Dacxjo: Cxu estas vere ke ambaux vi kreis sendependan Esperantistan sxtaton en Moresneto?

D-ro Molly: Jes! Sed vere estis la ideo de Gustave kaj mi amegis tiun ideon. Ankaux mi kredis ke Esperanton estis perfekta por nia cirkonstancaro. Ni organizis multajn mitingojn kun la logxaro pri tio kaj gxi komencis veran Esperantoentuziasmon en la tuta urbeto. Ni ecx eldonis brosxuron titolitan "Projekto de sendependa Esperantista sxtato realigebla en ses monatoj". Kaj ni havis nomon pri nia nova sxtato: "Amikejo"! Kia ideo, cxu ne?

Dacxjo: Cxu vi vere kredis ke gxi estis ebla?

D-ro Molly: Ni sciis ke gxi estos malfacila. Unufoje Gustave ecx diris "Mi scias ke ne kredos ecx unu el mil ke eblos la efektivigxo de cxi tiu projekto. Sed antau nur dek jaroj ecx ne unu el miliono kredus la efektivigxon de sendrata telegrafio".

Dacxjo: Mi admiras vian motivigxon. Kion vi faris tiam?

D-ro Molly: Ni proklamis la Esperantosxtaton Amikejo!

Daxjo: Kio? Vi vere faris gxin?

D-ro Molly: Jes, kaj kia festo! Preskaux 100 eksterlandaj esperantistoj alvenis por levi la etoson ankoraux pli.

Dacxjo: Kion signifas tio?

D-ro Molly: Gustave kaj mi viziis efektivan liberigon el Belgio kaj Germanio. Sed tamen mi devas konfesi ke aliaj komprenis la aferon plejparte simbole...

Dacxjo: D-ro Molly, kiel vi sentas vin? Vi aspektas tre pala.

D-ro Molly: Ne zorgu, Dacxjo. Mi estas nur lacega. Mia memoro forlasas min. Mi proponas prokrasti la ceteron de la intervjuo gxis morgaux.

Dacxjo: Kompreneble! Koran dankon pro via tempo, D-ro Molly.



No comments:

Post a Comment