Wednesday, November 2, 2011

Eldiro de Julio Baghy

"Esti esperantisto signifas ne nuran lingvoscion. Ĝi estas destino.  Misio. Sopiro al pli bona mondo. Vera esperantisto ne fariĝas, sed naskiĝas, kaj li estas esperantisto jam antaŭol li lernas la lingvon".

Julio Baghy
Julio Baghy (1891-1967). Esperantistiĝis en 1911. Hungaro. Aktoro, pedagogo. Elstara movadanokaj Esperanto-instruisto. Iama vicprezidanto de la Akademio de Esperanto (pri la Akademio de Esperanto vidula komenton 11 en la leciono 17). Unu el la plej famaj Esperanto-verkistoj. Kelkaj liaj libroj: "Preter la vivo", "Viktimoj", "Sur sanga tero", "Hura!", "Printempo en la aŭtuno", "Sonĝe sub pomarbo", "Koloroj", "Aŭtunafoliaro", "En maskobalo", "Pilgrimo". "Baghy, karese nomata "Paĉjo", esprimis sentojn, kiuj dekomence estiskaraj al la esperantistoj... Li evitis ligi sin al konataj politikaj-ideologiaj pozicioj kaj tiamaniere helpis al la mezanepolitikema esperantisto identigi sin kun lia idealo de homa frateco" (Ulrich Lins).

2 comments:

  1. Kaj samideanoj, mi ne povas partopreni viajn kunvenojn, sed mi deziras al vi multe da sukceso.

    ReplyDelete
  2. Augusto - koran dankon pro viaj bondeziroj!
    Amike,
    Dacxjo

    ReplyDelete