D-ro Boris Kolker |
1. Antaux la konjunkcioj "kaj" kaj "aux" oni kutime ne uzu komon.
En pluraj landoj jxurnaloj, televido kaj radio kritikas la misfarojn.
Li redonis la leteron kaj pardonpetis.
Vi devas pagi la kalkulon aux peti konsilon de advokato.
Cxar li estas komercisto kaj cxar li dominas amaskomunikilojn, en li unuigxas preskaux cxiuj gravaj povoj de la lando.
1.1. Oni ne uzu komon antaux "ktp".
1.2. Se "kaj" aux "aux" kunligas tutajn cxeffrazojn, oni uzu komon.
Sxi rigardis lin severe, kaj li silentigxis.
2. Antaux aliaj konjunkcioj ("sed", "nek", "tio estas" ktp) oni uzu komon.
Pluvis, sed li tamen veturis per biciklo.
3. Cxirkaux subfrazo oni uzu komojn. Subfrazo normale komencigxas per subjunkcio (KI-vortoj, "cxar", "cxu", "ke", "kvankam", "ol", "se" ktp) aux plurvorta frazenkondukilo ("nur cxar", "antaux ol", "por ke", "sed ke" ktp).
Homo, kiun oni devas jugxi, estas jugxoto.
Cxu ekzistas kampo de moderna vivo, en kiu ne rolas elektroniko?
Kvankam li nin komprenis, li ne respondis.
Mi faros tion, nur cxar vi mem petis min.
4. Cxirkaux apudmeto, parentezo kaj aldona klarigo oni uzu komojn.
Danubo, la plej longa rivero en Euxropo, enfluas en la Nigran maron.
Nu, ekzemple, mi skribos al vi jenon.
Ecx helporganizajxoj, precipe neregistaraj, retiras siajn komisiitojn.
Sinjoro Arnold, la direktoro de la biblioteko, vizitis nin hieraux.
4.1. Se titolo (aux simila esprimo) staras antaux propra nomo, gxi ne estas apudmeto, do oni ne uzu komojn.
La direktoro de la biblioteko Arnold vizitis la provincon Zelando.
5. Cxirkaux komplemento, en kiu la cxefvorto estas adverba participo, oni uzu komojn.
Promenante sur la strato, mi falis.
6. Cxirkaux postmetita rekta priskribo, esprimita per adjektiva participo kun subordigitaj vortoj, oni uzu komojn.
-----------------------------------------------------------
Boris Grigorjeviĉ Kolker naskiĝis la 15-an de Julio 1939 en Tiraspol (Moldavio, Sovet-Unio). Diplomiĝis pri la rusa kaj franca lingvoj en Kiŝineva Ŝtata Universitato. Laboris kiel instruisto en superaj pedagogiaj institutoj kaj tradukisto de scienc-teknika literaturo. Defendis doktoran disertacion en la Instituto de Lingvoscienco en Moskvo pri la temo “Kontribuo de la rusa lingvo al la formiĝo kaj evoluo de Esperanto”. Ekde 1993 loĝas en Usono. Aŭtoro de interlingvistikaj artikoloj kaj de tri popularaj Esperanto-lernolibroj, inkluzive la perfektigan kurson Vojaĝo en Esperanto-lando. Lernis Esperanton en 1957. Membro de la Akademio de Esperanto kaj Direktoro de ĝia Konsultejo. Honora membro de UEA. Kunredaktoro de Monato. Vicprezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono de ILEI/UEA. En diversaj tempoj kunfondinto kaj kungvidanto de landaj Esperanto-organizaĵoj de Sovet-Unio kaj Rusio, komitatano kaj ĉefdelegito de UEA. Multe instruis Esperanton, precipe koresponde kaj rete.
No comments:
Post a Comment