Friday, November 11, 2011

Kursoj

Ni priparolis la eblecon de du kursoj: baza kurso por komencantoj, eble kun uzo de lernolibro, parte en la usona por klarigi kelkajn ideojn de la gramatiko kaj meznivela kurso konversacia komplete en Esperanto. Mi pretas instrui la du kursojn. Nun ni devas decidi kiam oni volas fari tion. Se ni uzas lernolibron ni devas decidi kiun lernolibron ni uzos. Por la konversacia kurso, ni devas decidi pri kio ni parolos - plej efika estas paroli pri io kio interesas la studantojn.
Roĉjo

1 comment:

  1. Ni ankaŭ povus uzi la senpagan sistemon "Kurso de Esperanto" (http://www.kurso.com.br/index.phpen) per komputilo. La sistemo enhavas 12 lecionojn kun ekzercoj kaj fina ekzameno. La lernantoj povus labori sole kaj sendi siajn ekzercojn al vi aŭ helpanto antaŭ la klaso (ekzemple ni havus celon de po unu aŭ du lecionoj en semajno). Dum la ĉiusemajna klaso, vi povus revui la lecionon, respondi la demandojn ktp. Per tiu sistemo, se la lernanto maltrafas klason, li/ŝi povus labori sole por atingi la reston de la lernantoj. Mi opinias ke tiu metodo povus esti efika kaj reprezenti malpli laboro por vi.

    ReplyDelete